MALNOVA ESTONA POPOLKANTO

Ve, ni veraj vendituloj,
senigitaj servutuloj,
kruelsortaj kaj sensavaj,
sub la prem' de servoj sklavaj.
Nokte ni staras, —tag' nin streĉas,
vipobat' la haŭton breĉas,
sangon suĉas sort' mizera,
plursemajna pun' karcera.
Premas manojn peza ĉeno,
pulsas fingroj pro la peno,
sangvezikoj sur la manoj,
vundaj kaloj sur kalkanoj.
Helpe de nokt' ni herbon serpas,
fojnon forki luno helpas,
vilagmeze viglas heloj,
vibra lum' de vakskandeloj.